Urdua ortografio

La ortografio de la lingvo urduo estas bazita sur tiu de la persa lingvo, kun pluraj aldonoj kaj modifoj pro la lingva diferenco inter la persa lingvo kaj urduo. Ĝi estas arab-baza skribsistemo, skribita dedekstre maldekstren (escepte de ciferoj). Mallongaj vokaloj ne estas markitaj (krom la uzo de vokalpunktoj, kiuj estas malofte uzataj), kaj la prononco estas ĝenerale ambigua. Arab- kaj persdevenaj vortoj estas skribataj laŭ la origina literumado.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy